John 15
1Mi estas la vera vinberarbo, kaj mia Patro estas la kultivisto. 2Ĉiun nefruktodonan branĉon en mi Li forprenas; kaj ĉiun fruktodonan branĉon Li purigas, por ke ĝi donu pli da frukto. 3Jam vi estas puraj pro la vorto, kiun mi parolis al vi. 4Restadu en mi, kaj mi en vi. Kiel la branĉo ne povas de si mem doni frukton, se ĝi ne restas en la vinberarbo, tiel ankaŭ vi ne povas, se vi ne restas en mi. 5Mi estas la vinberarbo; vi estas la branĉoj; kiu restadas en mi, kaj mi en li, tiu donas multe da frukto; ĉar sen mi vi nenion povas fari. 6Se iu ne restas en mi, tiu estas elĵetita, kiel la branĉo, kaj sekiĝas; kaj oni ilin kolektas kaj ĵetas en fajron, kaj ili brulas. 7Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj disĉiploj. 9Kiel la Patro min amis, tiel mi ankaŭ vin amis; restadu en mia amo. 10Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo. 11Tion mi parolis al vi, por ke mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena. 12Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. 13Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj. 14Vi estas miaj amikoj, se vi faras tion, kion mi al vi ordonas. 15Mi jam ne nomas vin sklavoj, ĉar la sklavo ne scias, kion lia sinjoro faras; sed mi nomis vin amikoj, ĉar ĉion, kion mi aŭdis de mia Patro, mi sciigis al vi. 16Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto daŭru; por ke la Patro donu al vi ĉion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo. 17Tion mi ordonas al vi, por ke vi amu unu la alian. 18Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue, ol vin. 19Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed ĉar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas. 20Memoru la vorton, kiun mi diris al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro. Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos; se ili observis mian vorton, ankaŭ vian ili observos. 21Sed ĉion ĉi tion ili faros al vi pro mia nomo, ĉar ili ne konas Tiun, kiu min sendis. 22Se mi ne estus veninta kaj parolinta al ili, ili ne havus pekon; sed nun ili ne havas pretekston por sia peko. 23Tiu, kiu min malamas, malamas ankaŭ mian Patron. 24Se mi ne estus farinta inter ili farojn, kiajn neniu alia faris, ili ne havus pekon; sed nun ili vidis kaj malamis min kaj ankaŭ mian Patron. 25Sed tio okazas, por ke plenumiĝu la vorto skribita en ilia leĝo: Ili malamis min senkaŭze. 26Sed kiam venos la Parakleto, kiun mi sendos de la Patro al vi, la Spirito de la vero, kiu devenas de la Patro, tiu pri mi atestos; 27kaj vi ankaŭ atestas, ĉar vi estis kun mi de la komenco.
Copyright information for
Esperanto