‏ Joshua 24

1Kaj Josuo kunvenigis ĉiujn tribojn de Izrael en Ŝeĥemon, kaj alvokis la plejaĝulojn de Izrael kaj iliajn ĉefojn kaj juĝistojn kaj observistojn; kaj ili stariĝis antaŭ Dio. 2Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Transe de la Rivero loĝis viaj patroj en la tempo antikva, Teraĥ, patro de Abraham kaj patro de Naĥor; kaj ili servis al aliaj dioj. 3Sed Mi prenis vian patron Abraham de trans la Rivero kaj kondukis lin tra la tuta lando Kanaana, kaj Mi multigis lian idaron, kaj Mi donis al li Isaakon. 4Kaj Mi donis al Isaak Jakobon kaj Esavon; kaj Mi donis al Esav la monton Seir, ke li posedu ĝin; sed Jakob kaj liaj filoj foriris en Egiptujon. 5Kaj Mi sendis Moseon kaj Aaronon, kaj frapis Egiptujon, kiel Mi faris inter ili; kaj poste Mi elkondukis vin. 6Kaj Mi elkondukis viajn patrojn el Egiptujo; kaj vi venis al la maro. Kaj la Egiptoj postkuris viajn patrojn per ĉaroj kaj rajdantoj ĝis la Ruĝa Maro. 7Kaj ili ekkriis al la Eternulo, kaj Li aperigis mallumon inter vi kaj la Egiptoj, kaj venigis sur ilin la maron kaj kovris ilin. Kaj viaj okuloj vidis, kion Mi faris en Egiptujo; kaj vi loĝis en la dezerto dum longa tempo. 8Kaj Mi venigis vin al la lando de la Amoridoj, kiuj loĝas transe de Jordan, kaj ili militis kontraŭ vi; kaj Mi transdonis ilin en viajn manojn, kaj vi ekposedis ilian landon, kaj Mi ekstermis ilin antaŭ vi. 9Kaj leviĝis Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, kaj militis kontraŭ Izrael, kaj sendis kaj alvokis Bileamon, filon de Beor, por malbeni vin. 10Sed Mi ne volis aŭskulti Bileamon; kaj li benis vin, kaj Mi savis vin el liaj manoj. 11Kaj vi transiris Jordanon kaj venis al Jeriĥo; kaj militis kontraŭ vi la loĝantoj de Jeriĥo, la Amoridoj kaj la Perizidoj kaj la Kanaanidoj kaj la Ĥetidoj kaj la Girgaŝidoj, la Ĥividoj kaj la Jebusidoj; sed Mi transdonis ilin en viajn manojn. 12Kaj Mi sendis antaŭ vi krabrojn, kaj ili forpelis de vi la du reĝojn de la Amoridoj; ne per via glavo, kaj ne per via pafarko. 13Kaj Mi donis al vi landon, pri kiu vi ne laboris, kaj urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj vi loĝas en ili; de vinberĝardenoj kaj olivarboj, kiujn vi ne plantis, vi manĝas. 14Timu do la Eternulon, kaj servu al Li fidele kaj vere; kaj forpuŝu la diojn, al kiuj servis viaj patroj transe de la Rivero kaj en Egiptujo, kaj servu al la Eternulo. 15Sed se ne plaĉas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaŭ, al kiu vi volas servi: ĉu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj loĝis transe de la Rivero, ĉu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi loĝas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16Tiam la popolo respondis kaj diris: Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17ĉar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaŭ niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter ĉiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18Kaj la Eternulo forpelis antaŭ ni ĉiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj loĝis en la lando. Ni do ankaŭ servos al la Eternulo; ĉar Li estas nia Dio. 19Kaj Josuo diris al la popolo: Vi ne povas servi al la Eternulo; ĉar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraŭ viaj malbonagoj kaj pekoj. 20Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21Kaj la popolo diris al Josuo: Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22Kaj Josuo diris al la popolo: Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis: Ni estas atestantoj. 23Nun forpuŝu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. 24Kaj la popolo diris al Josuo: Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian voĉon ni obeos. 25Kaj Josuo faris interligon kun la popolo en tiu tago, kaj donis al ĝi leĝojn kaj regulojn en Ŝeĥem. 26Kaj Josuo skribis tiujn vortojn en la libron de instruo de Dio, kaj li prenis grandan ŝtonon, kaj starigis ĝin tie sub la kverko, kiu estis apud la sanktejo de la Eternulo. 27Kaj Josuo diris al la tuta popolo: Jen ĉi tiu ŝtono estos por ni atestanto; ĉar ĝi aŭdis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al ni; kaj ĝi estu atestanto pri vi, por ke vi ne forneu vian Dion. 28Kaj Josuo forliberigis la popolon, ĉiun al lia posedaĵo. 29Post tiu okazintaĵo mortis Josuo, filo de Nun, servanto de la Eternulo, havante la aĝon de cent dek jaroj. 30Kaj oni enterigis lin inter la limoj de lia posedaĵo en Timnat-Seraĥ, kiu estas sur la monto de Efraim, norde de la monto Gaaŝ. 31Kaj Izrael servis al la Eternulo dum la tuta vivo de Josuo, kaj dum la tuta vivo de la plejaĝuloj, kiuj vivis longe post Josuo, kaj kiuj sciis ĉiujn farojn de la Eternulo, kiujn Li faris al Izrael. 32Kaj la ostojn de Jozef, kiujn la Izraelidoj kunportis el Egiptujo, oni enterigis en Ŝeĥem, sur la kampoparto, kiun Jakob aĉetis de la filoj de Ĥamor, patro de Ŝeĥem, pro cent kesitoj, kaj kiu fariĝis posedaĵo de la filoj de Jozef. 33Kaj Eleazar, filo de Aaron, mortis; kaj oni enterigis lin sur la monteto de Pineĥas, lia filo, la monteto, kiu estis donita al li sur la monto de Efraim.

Copyright information for Esperanto