‏ Mark 9

1Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la regnon de Dio venintan en potenco. 2Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili; 3kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. 4Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo. 5Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. 6Ĉar li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis. 7Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin. 8Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola. 9Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. 10Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj. 11Kaj ili demandis lin, dirante: Kial diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? 12Kaj li diris al ili: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigas ĉion; kaj kiel estas skribite pri la Filo de homo, ke li devas multe suferi kaj esti malestimata? 13Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni faris al li ĉion, kion ili volis, kiel estas skribite pri li. 14Kaj veninte al la disĉiploj, ili vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. 15Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin. 16Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? 17Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton; 18kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis. 19Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. 20Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta. 21Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. 22Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. 23Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Ĉio estas ebla por kredanto. 24Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon. 25Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. 26Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. 27Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis. 28Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? 29Kaj li diris al ili: Ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado. 30Kaj foririnte, ili trapasis tra Galileo; kaj li deziris, ke neniu tion eksciu. 31Ĉar li instruadis siajn disĉiplojn, kaj diris al ili: La Filo de homo estas transdonita en la manojn de homoj, kaj ili mortigos lin; kaj, mortigite, li leviĝos post tri tagoj. 32Sed ili ne komprenis la diron, kaj timis demandi lin. 33Kaj ili venis al Kapernaum, kaj kiam li estis en la domo, li demandis ilin: Pri kio vi diskutis sur la vojo? 34Sed ili silentis; ĉar ili diskutis inter si sur la vojo pri tio, kiu estas la plej granda. 35Kaj sidiĝinte, li alvokis la dek du, kaj diris al ili: Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj. 36Kaj preninte infanon, li starigis ĝin meze de ili; kaj ĉirkaŭbrakinte ĝin, li diris al ili: 37Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo, tiu akceptas min; kaj kiu akceptas min, tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min. 38Johano diris al li: Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, ĉar li ne sekvas nin. 39Sed Jesuo diris: Ne malpermesu lin; ĉar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi. 40Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni. 41Ĉar kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo, vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon. 42Kaj kiu igos fali unu el ĉi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron. 43Kaj se via mano faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon kripla prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan, en la neestingeblan fajron, 44kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 45Kaj se via piedo faligas vin, detranĉu ĝin: estas bone por vi eniri en vivon lama prefere ol, havante du piedojn, esti ĵetita en Gehenan, 46kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 47Kaj se via okulo faligas vin, elŝiru ĝin: estas bone por vi eniri en la regnon de Dio kun unu okulo prefere ol, havante du okulojn, esti ĵetita en Gehenan, 48kie ilia vermo ne pereas kaj la fajro ne estingiĝas. 49Ĉar ĉiu estos salita per fajro. 50Salo estas bona; sed se la salo fariĝis nesala, kiel vi rebonigos ĝin? Havu salon en vi, kaj paciĝu unu kun alia.

Copyright information for Esperanto