Proverbs 19
1Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo. 2Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon. 3Malsaĝeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon. 4Riĉeco donas multon da amikoj; Sed malriĉulo estas forlasata de sia amiko. 5Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne saviĝos. 6Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn. 7Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj. 8Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas saĝon, tiu trovas bonon. 9Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos. 10Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj. 11Saĝo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon. 12Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo. 13Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. 14Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo. 15Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton. 16Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos. 17Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro. 18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon. 19Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema. 20Aŭskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu saĝa. 21Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike. 22Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema. 23Timo antaŭ la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono. 24Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas. 25Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon. 26Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda. 27Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo. 28Fripona atestanto mokas juĝon; Kaj la buŝo de malvirtuloj englutas maljustaĵon. 29La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsaĝuloj.
Copyright information for
Esperanto