Psalms 126
Kanto de suprenirado.
1Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,
Kaj nia lango plena de kantado;
Tiam oni diris inter la popoloj:
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3Ion grandan la Eternulo faris por ni:
Ni ĝojas.
4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,
Kiel riveretojn en sudan landon.
5Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto.
6Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;
Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
Copyright information for
Esperanto