Psalms 84
Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de la Koraĥidoj.
1Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!2Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo;
Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
3Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si,
En kiu ĝi tenas siajn idojn:
Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
4Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo:
Ili laŭdas Vin konstante.
Sela.
5Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi,
Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
6Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn,
Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
7Ili iras de forto al forto,
Aperas antaŭ Dio sur Cion.
8Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon;
Aŭskultu, ho Dio de Jakob!
Sela.
9Nia ŝildo, vidu, ho Dio,
Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
10Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj:
Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio,
Ol loĝi en tendoj de malvirto.
11Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo;
Favoron kaj honoron donas la Eternulo;
Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
12Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
Copyright information for
Esperanto